Antaŭ ĝuste tri jaroj, mi verkis artikolon en mia blogo en Ipernity, pri fenomeno kiun mi pleje malamas: tiomaj filmoj kiuj teorie intencas disvolvi kontraŭrasisman mesaĝon, sed faras tion per blankulaj ĉefrolantoj. Tie mi menciis plurajn el ili, komencante per la plej malnova «Mortigi najtingalon» («To kill a Mockingbird»), kiun mi ja pardonas pro ĝia antikveco, kaj pro ĝiaj filmaj kvalitoj. Sed tio estas malpli pardoninda en pli novaj filmoj, kiel «Australia», kiu ĝuste kaŭzis la verkon de tiu iama teksto.
Nun mi eksciis pri alia pli ĵusa ekzemplo: la tre sukcesa kandidato al la oskar-premio, «The Help». Ĝi ŝajne kondamnas la rasismon en la sudo de Usono dum la apartismaj tempoj, sed, jen denove, pere de la okuloj kaj la travivaĵoj de juna blankula bonkorulo. Ne mirinde ke iuj nigrulaj historiistoj kritikis ĝin aŭ ke la apuda afiŝo ĝin mokas.
Ĝi estas unu el tiuj tipaj antaŭjuĝoj kiujn Holivudo daŭre flegas, kiel bone rimarkis la humura retejo Cracked.com en trafa artikolo pri la kutimaj trukoj de tiu industrio, kun pluaj ekzemploj kiujn mi ne estis menciintaj.
Permesu do ke mi eĉ ne faru la penon iri spekti la novan filmon, eĉ se ĝi fariĝas oskar-premiita. Eble mi estas maljusta, sed mi malamas tiajn hipokritecojn.
Sed… mi ne vidas kie precize kuŝas la hipokriteco.
Kiuj kreis la problemon… mem solvu ĝin, ĉu ne? Tio sonas logike.
Mi spektis ĝin (kvankam «ne IRIS spekti…») kaj, sen kalkuli pri la hipokriteco, sociaj koncernoj, ktp., kiel intrigo ĝi estas bone kondukita, kun realismaj bone aktoritaj roloj.
Manolo, ĉu vere oni devas atendi ke tiu, kiu kaŭzis la maljustaĵon, solvu ĝin? Vivo ne funkcias tiel…
Mi ne oponas fojan bildigon de la apogo de membro de la reganta grupo al la lukto de la subpremitoj. Tio fakte havas avantaĝojn el drama vidpunkto. Mi pli plendas ke tio estas la kutima vidpunkto. Se mankas blankulo, simple ne estas filmo (vidu ekzemplon)