La afero jam aĝas du monatojn, sed mi forgesis ĝin rakonti ĝis nun: Madrida Esperanto-Liceo (MEL), la klubo de la hispania ĉefurbo, jam havas retejon, gastigatan de la pli ĝenerala spaco de Hispana Esperanto-Federacio. Jen la adreso: http://esperanto.es/mel.
Oni povas tie legi la bultenojn de la asocio, sub la nomo «Nia Voĉo», kiun mi mem redaktas de la monato februaro. Oni povas ĝin ricevi rekte ĉe la adreso niavocho (ĉe) gmail.com.
Ĵus aperis la aprila numero, kun espereble interesaj informoj, ne nur por madridanoj.