La Blogo

La blogo de Tonyo / La bitácora de Toño

Menú

  • Índice Indekso Index
  • En castellano
  • En esperanto
  • Pri la blogo / Sobre esto
  • Contacto / Kontakto / Contact

Esperantaj vojaĝoj

Lastatempe mi devas denove vojaĝadi pro laboraj kaŭzoj. Tio iom influas al la lastatempa neaktualigo de la blogo, sed havas pozitivan esperantan rezulton: ke mi tiel profitas por viziti la amikojn en aliaj urboj. Esperantumi for de la urbo, sed ene de la lando.

Jam pasintjare mi havis ŝancon viziti interalie Barcelonon kaj, kiel mi tiam jam komentis, Zaragozon. Sed ĉijare tiuj okazoj kreskis, kaj jam mi ĝuis retrovi surloke la amikojn de Malago, Valencio, Bilbao kaj Korunjo.

En tiuj renkontoj ni denove konstatis kaj la malfacilaĵojn kaj la neceson de la organizitaj grupoj. La nuna evoluo de la socio pli favoras la retan individuecan esperantumadon, sed samtempe la kluboj plu devas konservi sian rolon por la buŝa parolado, por la ensociigo de la novuloj kaj por la disvastigado en la ĉirkaŭa socio. Renkonto en Malago, fronte al Kafejo Esperanto en samnoma stratoNu, la tasko alproksimigi ambaŭ mondojn ne facilas, sed nepras trovi iujn vojojn.

En la pasinta hispana kongreso ni tion pridiskutis, kaj ni alvenis al la konkludo, eble ne nepre valida ekster Hispanio, ke ni devas transigi nian aktivadon en la drinkejojn. Ne prenu tion tute serioze kaj aplombe, sed certe la organizita movado devas iri renkonte al tiuj novuloj, se la inverso ne okazas.

Fakte io simila okazis antaŭ kelkaj tagoj en Korunjo, kie ne vere ekzistas esperanta grupo, sed kie mi povis kontakti kun disaj ĝis nun neniam interparolintaj amikoj (nu, fakte, por iuj, tiu estis la unua fojo kiam ili esperante parolis). Ni do evidente renkontiĝis en bierejo.

Post kelkaj tagoj mi denove devas vojaĝi. Ĉifoje ree al Zaragozo, kie mi vizitos la tieajn amikojn. Zaragozo estos la sidejo de la venontjara Hispana Kongreso, komence de majo, kaj certe ni havos ŝancon iom priparoli ĝian organizadon. Do, se vi legas min el loko proksime al tiu urbo, mi volonte renkontos vin venontan 6-an de novembro.

Fine, mi nepre menciu du pliajn vojaĝojn, alikarakterajn ĉar tute intencitajn. Pri unu el ili, mia ĵusa partopreno en la Internacia Semajno de la Kulturo kaj Turismo, mi preferis verki tute apartan blogeron. Pro du kialoj: ĉar mi denove deziras revivigi mian aktivadon en la retejo Ipernity, kiu lastatempe iom suferas pro la konkurenco de multe pli aĉaj alternativoj, kaj ĉar meritas la penon pli diskonigi la Semajnon, unu el la plej nekonataj sed disvastigindaj iniciatoj, kiu okupas tre interesan niĉon en la esperantosistemo.

La alia estos mia baldaŭa partopreno en Semajno pri Esperanto organizita en la kastilia urbo Burgoso, fare de liberecana sindikato, kiu afable invitis min. Sed pri tio mi esperas baldaŭ rakonti pli, ĉar ŝajnas ke la anarĥiistaj rondoj havas bonajn planojn por venontaj monatoj. Eble tio estos bona prologo pri la SAT-kongreso kiu okazos en Madrido dum venonta julio.

Ŝajnas do ke io moviĝas… kaj ne nur mi.

Publicada el en Esperanto y etiquetada como esperanto, movado el 2012/10/28 por Tonyo.
← ¿Cómo acabar con la brecha generacional en el activismo social? ¿Y si no hubiera que buscar culpables? →
bildo de Alfonso Zapico

Al inicio de la web
Al la reteja eko
(bildo de Alfonso Zapico)

Lenguas / Lingvoj

  • en castellano
  • en Esperanto
  • in English

Etiquetas / Etikedoj

actualidad aktualeco biografía ciencia cine cinema cultura educacion edukado esperanto estadistica Europa general HEF historia historio informadiko internet kino kulturo lenguaje lingvoj literatura literaturo movado musica muziko naciismo nacionalismo periodismo politica politiko racismo radio religio religión reto SAT scienco statistiko traduccion turismo vivo ĝenerale ĵurnalismo

Enlaces

  • En Twitter
  • Federación Española de Esperanto
  • La blogeto
  • La Vikipedio
  • Libera Folio
  • Mia spaco en Ipernity
  • SAT en Hispanio
  • Sennacieca Asocio Tutmonda
  • Sobre el esperanto

Archivos

  • febrero 2025 (1)
  • julio 2024 (1)
  • abril 2023 (1)
  • diciembre 2022 (1)
  • octubre 2021 (1)
  • abril 2021 (1)
  • febrero 2021 (3)
  • abril 2020 (1)
  • enero 2018 (1)
  • octubre 2017 (1)
  • marzo 2016 (1)
  • agosto 2015 (1)
  • septiembre 2014 (1)
  • junio 2014 (1)
  • marzo 2014 (1)
  • febrero 2014 (1)
  • enero 2014 (1)
  • diciembre 2013 (1)
  • noviembre 2013 (2)
  • octubre 2013 (1)
  • septiembre 2013 (1)
  • agosto 2013 (1)
  • julio 2013 (1)
  • junio 2013 (1)
  • mayo 2013 (4)
  • abril 2013 (1)
  • marzo 2013 (4)
  • febrero 2013 (1)
  • enero 2013 (3)
  • diciembre 2012 (3)
  • noviembre 2012 (3)
  • octubre 2012 (2)
  • septiembre 2012 (5)
  • agosto 2012 (3)
  • julio 2012 (1)
  • junio 2012 (1)
  • mayo 2012 (4)
  • abril 2012 (2)
  • marzo 2012 (2)
  • febrero 2012 (2)
  • enero 2012 (1)
  • diciembre 2011 (4)
  • noviembre 2011 (1)
  • octubre 2011 (7)
  • septiembre 2011 (3)
  • agosto 2011 (2)
  • julio 2011 (1)
  • junio 2011 (4)
  • mayo 2011 (6)
  • abril 2011 (4)
  • marzo 2011 (5)
  • febrero 2011 (6)
  • enero 2011 (8)
  • diciembre 2010 (5)
  • noviembre 2010 (4)
  • octubre 2010 (4)
  • septiembre 2010 (2)
  • agosto 2010 (6)
  • julio 2010 (10)
Funciona gracias a WordPress · Tema: Suits por Theme Weaver