La Blogo

La blogo de Tonyo / La bitácora de Toño

Menú

  • Índice Indekso Index
  • En castellano
  • En esperanto
  • Pri la blogo / Sobre esto
  • Contacto / Kontakto / Contact

Konspiroj en kvaranteno

Ĉu ankaŭ vi suferas devigan enhejmiĝon, pro tiu ĉi damna kronviruso?

Tie ĉi en Hispanio nin trafis kelkaj el la plej striktaj devigoj en la tuta mondo. Ja en tiu ĉi momento ni suferas la plej altan pokapan proporcion de infektiĝoj kaj de mortoj en la tuta mondo – eĉ se mi suspektas ke tiuj datumoj ne havas grandan sencon se la kriterioj tiom malsamas de unu lando al alia. Ĉiukaze, en la lastaj semajnoj, mi eliris el mia hejmo averaĝe unu fojon semajne nur por aĉeti manĝaĵojn kaj aliajn esencaĵojn.

Por trovi ion pozitivan, do mi nun almenaŭ profitas la devigan hejmrestadon por aktualigi iom tiun ĉi retejon, kiun mi forlasis dum la lastaj jaroj, pro aliaj okupitecoj rilate al Hispana Esperanto-Federacio. Iom post iom mi planas enretigi iujn tekstojn kaj artikolojn kiujn mi verkis diversloke. Mi provos informi en mia tŭitera konto, kiu estas iom pli facile aktualigebla.

Sed la unuaj, kiun mi volas atentigi tie ĉi, kaj tiel revivigi ankaŭ la blogon, rilatas al fenomeno kiu plagas la reton en tiu ĉi situacio: la disvastigo de konspiraj teorioj pri la koronaviruso, eĉ en Esperantujo. Denove konfirmiĝas ke multaj homoj nepre devas trovi sencon al ĥaosaj kaj hazardaj okazaĵoj, ili volas trovi ke estis iu intenco (eĉ se fia) en ĉio, kaj simple ne povas akcepti ke la Naturo ne estas tiu bela bonintenca Panjo kiun ili imagas. Do, vi jam scias, jen la ĉinoj jen la usonanoj kreis la koronviruson en iu laboratorio, depende de via inklino. Aŭ eĉ la Naturo mem sin venĝis por puni niajn pekojn…

Mi mem ja kredas je konspiraj teorioj, certe. Nepre ekzistas homoj kies okupo estas ĝuste konspiri, t.e. kunpretigi kaj kunorganizi por atingi komunan celon. Do, kial ne? Sed ĉikaze ni sufiĉe bone scias ke ne estas la unua fojo ke malsano aperas pro salto inter specioj, ke ĝi disvastiĝas kaj ke ĝi amase mortigas se ni ne kapablas iel kontraŭbatali ĝin. Multaj jam antaŭvidis ion tro similan, kaj Naturo ne bezonas homan helpon por detrui nin.Konspirado

Sed ne necesas ke mi plu disvolvu tiun pensadon. Pri tio mi iam verkis, en dosiero pri konspirteorioj por la revuo “Sennaciulo”, kaj nun mi enretigis ĝin. Legu la tekston, se vi volas scii kial mi fakte bezonas pli multajn konspirojn, kaj pli bonajn, en tiu ĉi paĝo. Ankaŭ pri la bezono de multaj homoj sopiri je misteroj kaj sekretoj, vi povas legi en la recenzo kiu mi iam verkis por la revuo “Esperanto”, ĝuste pri “Misteroj kaj sekretoj de la historio”; legu ĝin ankaŭ tie ĉi.

Kaj do, malrapide, mi kompletigu la liston de tekstoj pri skeptikismo, kiujn mi jam delonge publikigis tie ĉi, kaj kies liston vi povas trovi en jena indekso.

Nu, ne estas multaj kialoj por optimismo, sed se el tiu ĉi katastrofo ni almenaŭ sukcesas ion lerni, ne ĉio estas perdita.

POSTNOTO: Eble vi rimarkis en mia antaŭa teksto ke mi uzis eĉ tri formojn por nomi la parazistaĉon: kron-, koron-, korona-. Mi volis iom provoki/moki, ĉar en Esperantujo la plej grava rezulto de tiu ĉi plago estos ankoraŭa konfirmo de “mia” leĝo. En miaj inkubsonĝoj mi imagas esperantistan kuraciston kun esperantista malsanulo en la intensflegejo; kion ili farus? Disputi ĉu tiun atakis la COVID-19 aŭ la KOVIM-19! Ambaŭ mortos, sed trankvilaj, ĉar ĉiu venkis en la lingva disputo.

Publicada el en Esperanto y etiquetada como aktualeco, esperanto, sano, skeptikismo el 2020/04/14 por Tonyo.
← Generalo Franco skribis pri Esperanto Nova movadetapo →
bildo de Alfonso Zapico

Al inicio de la web
Al la reteja eko
(bildo de Alfonso Zapico)

Lenguas / Lingvoj

  • en castellano
  • en Esperanto
  • in English

Etiquetas / Etikedoj

actualidad aktualeco biografía ciencia cine cinema cultura educacion edukado esperanto estadistica Europa general HEF historia historio informadiko internet kino kulturo lenguaje lingvoj literatura literaturo movado musica muziko naciismo nacionalismo periodismo politica politiko racismo radio religio religión reto SAT scienco statistiko traduccion turismo vivo ĝenerale ĵurnalismo

Enlaces

  • En Twitter
  • Federación Española de Esperanto
  • La blogeto
  • La Vikipedio
  • Libera Folio
  • Mia spaco en Ipernity
  • SAT en Hispanio
  • Sennacieca Asocio Tutmonda
  • Sobre el esperanto

Archivos

  • febrero 2025 (1)
  • julio 2024 (1)
  • abril 2023 (1)
  • diciembre 2022 (1)
  • octubre 2021 (1)
  • abril 2021 (1)
  • febrero 2021 (3)
  • abril 2020 (1)
  • enero 2018 (1)
  • octubre 2017 (1)
  • marzo 2016 (1)
  • agosto 2015 (1)
  • septiembre 2014 (1)
  • junio 2014 (1)
  • marzo 2014 (1)
  • febrero 2014 (1)
  • enero 2014 (1)
  • diciembre 2013 (1)
  • noviembre 2013 (2)
  • octubre 2013 (1)
  • septiembre 2013 (1)
  • agosto 2013 (1)
  • julio 2013 (1)
  • junio 2013 (1)
  • mayo 2013 (4)
  • abril 2013 (1)
  • marzo 2013 (4)
  • febrero 2013 (1)
  • enero 2013 (3)
  • diciembre 2012 (3)
  • noviembre 2012 (3)
  • octubre 2012 (2)
  • septiembre 2012 (5)
  • agosto 2012 (3)
  • julio 2012 (1)
  • junio 2012 (1)
  • mayo 2012 (4)
  • abril 2012 (2)
  • marzo 2012 (2)
  • febrero 2012 (2)
  • enero 2012 (1)
  • diciembre 2011 (4)
  • noviembre 2011 (1)
  • octubre 2011 (7)
  • septiembre 2011 (3)
  • agosto 2011 (2)
  • julio 2011 (1)
  • junio 2011 (4)
  • mayo 2011 (6)
  • abril 2011 (4)
  • marzo 2011 (5)
  • febrero 2011 (6)
  • enero 2011 (8)
  • diciembre 2010 (5)
  • noviembre 2010 (4)
  • octubre 2010 (4)
  • septiembre 2010 (2)
  • agosto 2010 (6)
  • julio 2010 (10)
Funciona gracias a WordPress · Tema: Suits por Theme Weaver