8 comentarios

  1. Ankau mi ne konsideras min kiel hobiisto. Se Esperanto ne estus pli ol korbopilko, mi eventuale farintus la saman. Ludi multe kaj poste chesi.
    Tamen, se iom da metodo interesas viajn legantojn por varbado, mi ghuste dedichis pagharon pri tio : Reta Aktivula trejnado por la Estonteco, alidirite RATE. Iru che http://www.ratoj.net

  2. Rapidan statistikan aferon mi volas enĵeti ->

    Vidu la vizit-montrilon maldekstre ĉe alia blogo: http://neniammilitointerni.over-blog.com/
    Pli da vizitantoj el Usono ol el iu alia lando. Same ĉe lernu. Lernu havas pli da usonaj registritaj uzantoj. Usonaj vizitantoj estas en dua loko ĉe sezonoj.ru, sama situacio ĉe aliaj esperantlingvaj retejoj.
    Fifame, ni usonanoj ne havas grandan intereson en lingvoj, vi scias. Kaj ni jam parolas la nuntempan internacian lingvon, ĉu ne?
    Jen, la ‘imperiistoj’ de la mondo donas klaran respondon pri la dezirebleco de Esperanto. (por hobio, ni havas televidon 😉

  3. Ĉe Esperanto-parolantoj la praktiko de la lingvo estas io avangarda kaj la teoria imago pri ĝi kaj ĝia ekzistopravo estas ofte de antaŭhieraŭ. Per proklamoj kiel la Praga Manifesto oni klopodas fari progreseman impreson, sed ne respondas bone la demandon, kiu la unua venas en la kapon de eksteruloj: «kiumaniere vi planas ‘trapuŝi’ la lingvon tutmonde?» Multaj ne pretas forlasi la pensopadojn de finvenkismo, eĉ kiam ili en la praktiko alstrebas per la lingvo ĉion alian ol finvenkigi ĝin. Malkongruas la publike prezentata bildo de Esperanto kaj la reale travivata esperantisteco. Estas la «krizo de identeco», pri kiu la Manifesto de Raŭmo parolas.

    Se esperantistoj ne scipovas pravigi publike sian sindediĉon al la lingvo per ideoj, pri kiuj ili mem estas konvinkitaj – ĉu tio ne ronĝas je ilia memkonscio, kaj ĉu tiam ne facilas pasiviĝi aŭ eĉ iukaze kabei?

    Iom post iom mi konvinkiĝis, ke la vera valoro de Esperanto priskribeblas per la nocio «egalisma praktiko». Esperanto estas egalisma praktiko, ĉar ĝi:
    – ebligas al homoj iĝi almenaŭ dulingvaj kaj per tio pli aktive moviĝi sur la tutmonda kulturebeno ol ili povus sen ĝi, precipe homoj, kiuj ne devenas el socia medio instiga al du- kaj plurlingveco,
    – ne avantaĝas la denaskajn parolantojn de iu nacia lingvo, sed estas ĉiesaĵo,
    – estas kosmopolitiga, arigas homojn, kiuj interrilatas kun alilingvanoj kiel «homoj kun homoj» kaj kunkreas kun ili malgrandan kulturan kosmopolon, malfermiĝas por reflektoj pri tutmonda justeco.

    Eblas kompari la praktikadon de Esperanto kun vegetarismo/veganismo: ankaŭ tiuj estas egalismaj praktikoj, kontraŭspeciismaj kaj helpantaj redukti la individuan ekologian premsignon al nivelo, kiun la Tero eltenus, se ĝi estus la ĉiuhome mezuma.

    Egalismaj praktikoj, enkondukataj en la ĉiutagan vivon, estas politika afero: ili kunformas, kune kun politikaj luktoj, la socian bazon el homoj, kiuj kontraŭstrebas, konscie aŭ ne, la nunan kapitalisman mondan ordon. Egalismaj praktikoj antaŭfiguras, t.e. helpas anticipi alispecan estontecon.

  4. «La lumturo»

    Ĉe bordo de marego sekiĝinta
    jam antaŭ longe, kvazaŭ dio-pune,
    lumturo staras spite, malruine,
    arde vipate de tempestoj sablaj.

    Dumtage la gardisto de la turo
    riparas laman tablon, knaran pordon,
    kaj unu-du ĉapitrojn zorge legas
    de olda libro pri la mar’ iama.

    Vespere li ascendas la lanternon
    por ŝalti la lumilon, kiu montru
    la savan vojon al drivantaj ŝipoj
    mankaj je mapoj, steloj, astrolabo.

    * * *

    Fremd-oceane serĉas gvidan lumon
    labila ŝip’ tra furiozo ŝtorma.

  5. Mi ŝatus okupiĝi pli pri tiu temo, t.e. precipe legi pli pri tio, kion oni nomas «antaŭfigura politiko» (sub kiu notvorto estas nun ankaŭ Vikipedio-artikolo). Sed tio restas ankoraŭ farenda. Nun mi apenaŭ scias diri pli pri tio, ol mi skribis en mia lasta komento – kaj bedaŭrinde ne kapablus verki tian artikolon. Sed dankon pro la invito.

Los comentarios están cerrados.