Pri la sinteno de Microsoft rilate al Esperanto, post la polemiko kiun ili muntis kontraŭ Google pro ĉi ties rifuzo al nelibera kodigilo, mi verkis en Libera Folio.
Vidu ankaŭ en la hispana.
La blogo de Tonyo / La bitácora de Toño
Pri la sinteno de Microsoft rilate al Esperanto, post la polemiko kiun ili muntis kontraŭ Google pro ĉi ties rifuzo al nelibera kodigilo, mi verkis en Libera Folio.
Vidu ankaŭ en la hispana.
Mi komencu per konfeso, eble iom kontraŭdira: mi estas nekredanto kaj mi ĉiusemajne sekvas la elsendojn de Radio Vatikana. Kompreneble, tio parte ŝuldiĝas al tio ke ili elsendas en Esperanto, kio eble estas pruvo ke foje nia lingvo iel proksimigas la homojn, sed ankaŭ pro alitipa konscia elekto. Mi pensas ke estas bona kutimo aŭskulti alies opiniojn, kaj tiuj elsendoj estas tre adekvataj rimedoj por koni unuamane la vidpunkton de la Eklezio. Mi loĝas en lando kie la katolikismo havas ankoraŭ influon, sed bedaŭrinde mi ne facile povas akiri objektivan informadon, ĉar la amaskomunikiloj de la hispania episkoparo, ĉefe la radio, fariĝis dum la lastaj tempoj la proparolantoj de politikaj ekstremistoj kaj demagogoj. En tiu senco, la senperaj opinioj de la vatikana radio estas multe pli profiteblaj.
Samtempe, ili ofte provizas per la foje necesa kvoto de indignigo, ĉefe kiam mi detektas trajton kiun mi persone ne povas elteni, kaj kiu fakte estas la plej granda riproĉo kiun mi faras al la Eklezio, kaj al kristanoj ĝenerale: la hipokritecon. Tion mi esprimis rekte antaŭ iom da tempo en privata mesaĝo kiun mi sendis al la redakcio de la radio, kaj kiun ili tre afable laŭtlegis tie kaj respondis per mesaĝo de kunlaboranto, pastro Hawkes-Teeples, pri la sinteno de la katolikismo pri hipokriteco.
Mi klarigu ke mia riproĉo ne direktiĝas al tio ke katolikoj foje diras unu aferon kaj faras alian, ĉar tio ja estas pli ĝenerala trajto de la mondo. La vera problemo estas ke, laŭ mia pritakso, ili supozas ke esti religiulo kaŭzas pli grandan moralan superecon, kaj do ili konkludas ke ili povas devigi sian vidpunkton al la ceteraj. Tamen, tio tute ne veras laŭ mia persona sperto. Nereligiaj homoj estas tiom moralaj kiom la katolikoj, kun la diferenco ke ili ne esperas ke la aliaj havu sian saman opinion ĉar ĝi estis diktata de profeto antaŭ dumil jaroj. Mi mem konsideras ke mi havas sufiĉe altajn moralajn kaj etikajn normojn, kaj ofte sentas min ofendita kiam oni sugestas ke la religio nepras por krei etikan kodon por ĉiuj homoj.
Hipokritecon mi vidas en tio ke la seksa moralo estas diktata de homoj kiuj ne povas havi sekson (sendepende ĉu ili tion obeas aŭ ne), aŭ ke la moralo pri riĉeco estu diktata de riĉa institucio, aŭ ke oni asertas sin defendanto de la malriĉuloj, dum, ekzemple, en mia lando la katolikaj lernejoj instruas ĉefe la idojn de la superaj kaj mezaj klasoj. Kaj kompreneble, mi ne povas akcepti ke la Eklezio sin kunsideru la ĉampiono de la toleremo, laŭ tio kio tre ofte aperas en la Vatikana Radio, dum mi loĝas en lando en kiu la Eklezio estis unu el la pilieroj de diktatora reĝimo.
La pasinta dimanĉo vidiĝis el Madrido unu el la pintoj de tiu katolika hipokriteco: la hispania episkoparo organizis demonstracion favore al la familio. Kompreneble, mi tute ne kontraŭus tiun iniciaton se ĝi simple volus favori la familion: ja en tiu sama momento mi estis zorganta pri tiu mia. Sed la fakta celo de la agado estis kontraŭbatali sociajn iniciatojn, inter kiuj la aprobo de samseksaj edziĝoj fare de la ĉilanda registaro. Do, dum tolerema socio agas por pliampleksigi la familian institucion, la Eklezio volas reveni al tradicia vidpunkto, el la epoko kiam ili diktis la leĝojn kaj la publikan moralon.
Ke fraŭlaj sinjoroj konsideru sin plejaj defendantoj de io kion ili ne praktikas ŝajnas al mi superrealisma. Kaj eble la plej bona ekzemplo de tiu absurda sinteno estas la opinioj lanĉitaj de la kordova episkopo en sia homilio pri tiu festo: «La “ministro” de la familio en la registaro de la Papo, kardinalo Antonelli, komentis al mi antaŭ kelkaj tagoj en Zaragozo ke Unesko programis por la venontaj dudek jaroj igi ke la duono de la monda loĝantaro estu samseksama» (ne, mi elpensis nenion nek modifis la kuntekston: temas pri laŭlitera traduko!)
Evidentas ke ili scias nenion pri la kreado kaj konservado de familio, kaj ke ili gvidas sin per pura ideologio, ne bazita sur persona sperto. Sed dum tiuj ĉi tagoj mi komprenis la veran kialon de la kontraŭfamilia ideologio de la katolika Eklezio. Ne ke dum sia tuttaga vivo ili apartiĝis de la instruo de Kristo, sed ke ili sekvas ĝin plej fidele, ĉar, laŭ la kristanaj tekstoj, Jesuo estis kontraŭa al la familio.
Se oni ne kredas tion, mi sugestas ke vi mem legu la Biblion. Ne nepre la Malnovan Testamenton, tiun kolekton de mitoj de ŝemidaj paŝtistoj, kie la poligamio kaj la repudio estis malkaŝe defendataj, sed la fonton kiun oni konsideras la bazo de la kristana religio: la Evangeliojn. Pro pura koincido, mi tion faris dum tiuj ĉi festoj, interalie por memori kiel oni priskribas la Kristnaskon en la originala fonto (pri tio, vidu finan noton)
La plej granda surprizo kiun mi renkontis ĉe tiu senpera legado estis ĝuste la pritraktado de la familio. Ni prenu la plej detalan libron, la evangelion de Luko. Mi ne eniros la unuajn ĉapitrojn, pri la generado kaj nasko de Johano Baptisto kaj Jesuo, iom nenormalaj, sed kiuj supozeble havas simbolan kaj teologian intereson. Jen la ceteraj aperoj de familio en tiu evangelio:
Luko 2:49 Jesuo riproĉas siajn patrojn ke ili serĉis lin kiam li troviĝas en la templo. “Kaj li diris al ili: Kial vi serĉis min? ĉu vi ne sciis, ke mi devas esti en la domo de mia Patro?” (de Dio, kompreneble, ne de la alia paĉjo)
Luko 8:19-21 «Kaj alvenis al li lia patrino kaj liaj fratoj, kaj ili ne povis lin atingi pro la homamaso. Kaj oni sciigis lin: Via patrino kaj viaj fratoj staras ekstere, kaj deziras vin vidi. Sed respondante, li diris al ili: Mia patrino kaj miaj fratoj estas tiuj, kiuj aŭdas la vorton de Dio, kaj ĝin plenumas.» Kaj tuj ni transiras al sekva epizodo, restante klare ke li ne atentis ilin (cetere, la katolika Eklezio faras grandajn penojn por konvinki ke la vorto frato ĉikuntekste signifas parencojn, ĉar la panjo restis virga; la kunteksto tie ĉi kaj en aliaj lokoj tute malsubtenas tiun interpreton)
Luko 11:27-28 «Kaj dum li ĉi tion parolis, unu virino el la homamaso levis sian voĉon, kaj diris al li: Feliĉaj estas la ventro, kiu naskis vin, kaj la mamoj, kiujn vi suĉis. Sed li diris: Sed pli ĝuste, feliĉaj estas tiuj, kiuj aŭdas la vorton de Dio kaj observas ĝin.»
Luko 9:59-62 Ne nur estas interese ke ĉiuj disĉiploj forlasas siajn familiojn por sekvi lin (estas aludoj al tio ke iuj estis edzigitaj), sed Jesuo eksplicite petas ilin perdi kontakton kun la familio, kiel okazas en ajna detrua sekto. «Kaj li diris al alia: Sekvu min. Sed li diris: Sinjoro, permesu al mi unue iri kaj enterigi mian patron. Sed li diris al li: Lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn; sed vi iru kaj proklamu la regnon de Dio. Kaj ankoraŭ alia diris: Mi vin sekvos, Sinjoro; sed unue permesu al mi adiaŭi tiujn, kiuj estas en mia domo. Sed Jesuo diris al li: Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantaŭen, taŭgas por la regno de Dio.»
Pli eksplicite tio aperas ĉe Luko 14:26 «Se iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn kaj fratinojn, kaj eĉ ankaŭ sian vivon, li ne povas esti mia disĉiplo», Luko 18:29-30 «Kaj li diris al ili: Vere mi diras al vi: Estas neniu, kiu forlasis domon aŭ edzinon aŭ fratojn aŭ gepatrojn aŭ infanojn pro la regno de Dio, kaj kiu ne ricevos multoble en ĉi tiu tempo, kaj en la venonta mondo vivon eternan» aŭ Luko 21:16 «Sed vi estos transdonitaj eĉ de gepatroj kaj fratoj kaj parencoj kaj amikoj; kaj iujn el vi oni mortigos.»
Luko 12:51-53 «Ĉu vi supozas, ke mi alvenis, por doni pacon sur la tero? Mi diras al vi: Ne; sed pli vere disigon; ĉar de nun estos kvin el unu domo disigitaj, tri kontraŭ du, kaj du kontraŭ tri. Estos disigitaj patro kontraŭ filo, kaj filo kontraŭ patro; patrino kontraŭ filino, kaj filino kontraŭ patrino; bopatrino kontraŭ bofilino, kaj bofilino kontraŭ bopatrino.»
Luko 20:35 En la eterna vivo la mortintoj «nek edziĝas nek edziniĝas», kion cetere plej multaj katolikoj ignoras.
Kaj jam ne plu estas aludoj al la konkretaj familioj. Tiaj ja ekzistas ene de predikoj, sed mi preferis la predikadon per la ekzemplo. Iom kurioze, la evangelio de Johano mencias la ĉeeston de la panjo de Jesuo ĉe la kruco (sed ne ĉe la postaj aperoj ĉe la resurekto), sed ŝi malĉeestas en la ceteraj tri libroj inter la atestantoj, en unu plia el la pluraj kontraŭdiroj de la kvar inspiritaj de Dio libroj.
Eble por iuj el la legantoj, el protestantaj aŭ ortodoksaj tradicioj, tio jam estas sufiĉe konata aŭ eĉ banala, kaj ili miras pri mia pritraktado, sed en la katolika tradicio la fideluloj tute ne estas invitataj legi la Biblion, kaj nur antaŭ kelkaj jardekoj oni komencis sisteme traduki ĝin al la naciaj lingvoj. Certe ĉiu persona interpretado, kiel tiu kiun mi ĵus faris, estas tradicie severe malkonsilata. Jen kial nekredantoj en latinaj landoj kutime konas pli pri la Biblio ol katolikoj, kiel mi jam komentis en alia artikolo, kiam mi pritraktis la erarojn rilate al la koncipiĝo de Maria.
Nu, mi ne volas altrudi mian interpretadon al kredantoj, kaj eĉ ne postuli ke ili havu sian propran. Sed mi mencias tion por denove emfazi kiel absurde estas ke sekvantoj de homo kiu, laŭ la bazaj tekstoj de sia doktrino, ne fondis propran familion, kaj ne atentis siajn pli proksimajn familianojn, devigu la ceterajn alkonformiĝi al modelo kiun neniu el ili mem sekvas.
Postnoto: Por tiuj kiuj konas la kristnaskajn tradiciojn sed neniam legis la originalajn tekstojn, povas esti interese scii ke la naskiĝo nur menciiĝas en du el la kvar evangelioj, kaj per du rakontoj tiel malsimilaj kaj kontraŭdiraj, ke la Eklezio devis fari ion mezan kaj komplementan por nia distriĝo. Laŭ Mateo, la familio loĝis en Betleĥemo, alvenis la saĝuloj, Herodo ordonis mortigon de senkulpuloj, la familio fuĝis en Egipton, kaj poste iris en Nazareton ĉar Betleĥemo ankoraŭ ne estis sekura loko. Laŭ Luko la familio loĝis en Nazareto, Maria vizitis Elizabetan kaj revenis hejmen, vojaĝis Betleĥemon pro registrado, gastis en bestejo, estis adoritaj de paŝtistoj, oni lin cirkumcidis kaj prezentis en la templon, kaj revenis al Nazareto. Nu, kiel oni vidas, temas pri kompleta rakontado, kreita por ke ĝi pli-malpli koincidu kun antikvaj antaŭdiroj, aŭ por montri Jesuon kiel superanton de Johano Baptisto, sendube pli konata figuro tiutempe. En tiu ĉi kazo, mi preferas ke oni rakontu ĝin al ni tute preparita kaj maskita, ĉar la originalaj tekstoj nin seniluziiĝus.
Ĉu vi foje laciĝas aŭskulti longajn, kaj eble enuajn, prelegojn dum esperantaj aranĝoj? Jen ebla solvo: organizu peĉakuĉon!
Kiam ni organizis ĉijaran Zamenhofan Tagon en Madrido, kaj mi mem taskiĝis pri la programo, mi prioritatigis la variecon de la kultura flanko, ĉar ni faris ĝin iom pli longa ol kutime, en luita ludejo. En la pasinta blogero mi iom rakontis pri la cetera enhavo, kaj reliefigis la muzikan flankon, kiu rezultis ja tre altira. Dume Manolo Pancorbo enretigis aliajn el la registraĵoj, kiujn mi varme plu rekomendas.
Nun ankaŭ mi sukcesis enretigi preskaŭ unu tutan prelegon. Sed, kiel dirite, mi volis ke ĉifoje, en tiu ĉi pleje amikeca etoso, ĝi ne estu la tipa longa prelego, per kiu pasintece mi (kaj ne nur mi) punis la ĉeestantojn. Kaj mi memoris ke iam Manolo mem komentis en sia blogo pri noveca maniero fari viglajn prezentadojn, la peĉakuĉo.
La afero estas tre simpla: pluraj homoj prelegas, ideale pri similaj temoj, dum po ses minutoj kaj kvardek sekundoj. La kialo de tiu ĉi ŝajne arbitra daŭro estas ke oni devas uzi projekciatajn lumbildarojn (ppt aŭ simile), precize dudek, kaj ĉiu el ili daŭras surekrane ĝuste po dudek sekundojn. Tio disciplinigas prelegantojn, kaj samtempe havigas viglecon, kaj eĉ amuzemon kiam spektantoj vidas la manieron per kiu la tuto disvolviĝas. Eĉ la transiro inter la sinsekvaj prelegantoj estas simile mezurita, per ekrano same daŭranta, kiu prezentas la parolonton kaj la titolon de la sekva prezentado. La tuto estas tre facile pretigebla, se nur oni disponas iom antaŭe la lumbildojn kaj la projekciilon.
En nia kazo, Manolo denove aranĝis la tuton, kaj ŝajnas al mi ke ĝi estis tre sukcesa programero. Nura manko estas ke nur partoprenis tri homoj (ideala peĉakuĉo devus prezenti ĉ. 6 homojn, kaj foje oni organizas noktajn variantojn kun dudek). Manolo paroladis pri inĝenia maniero diveni semajntagojn, Andy pri kurioza historia okazaĵo, kiam armena suvereno estis reĝo de Madrido, kaj mia prelego temis pri du homoj pri kiuj mi jam blogis tie ĉi: la fizikisto Paul Dirac kaj lia esperantista paĉjo, la Dirakoj, kiel plua pruvo de mia teorio ke esperantistidoj, se ne esperantistoj, emas geniuli.
Pro bonŝanco, mi nur poste sciis ke ĉeestanto, Juanjo, registris mian parton, per sia fotilo. Mankas peceto de la komenco, la kvalito de la fotado ne estas lume bona, kaj la sono ne perfektas, sed tamen mi provis fari muntadon, kombinante ĝin kun la antaŭpretigitaj lumbildoj. La rezulton vi povas vidi sube (aŭ en tiu ĉi ligo). Notu nur ke por vigligi ĝin, mi foje enmetis bilderon de la registrado kaj mi ne tute respektis la veran daŭron de ĉiu lumbildo, kiu estas, kiel dirite, aŭtomate fiksata en la realo, kio ankaŭ eksplikas kelkajn voĉajn stumblojn.
Nu, mi ne volas malkuraĝigi la programadon de tradiciaj prelegoj en esperantaj aranĝoj. Ili certe plu rolas por distri kaj klerigi, kaj mi ne volas absolute aliĝi al la kurento celanta ĉion leĝerigi. Certe mi mem kontribuos al tiaj programeroj estonte, kiam oni invitos min. Sed se iam vi deziras provi alian alternativon en neformalaj aranĝoj, jen mojosa ebleco: peĉakuĉo.
Gratulon al ĉiuj en nia Esperanto-Tago!
Pasintjare Guglo salutis la mondon per nia flago. Evidente ĉijare tio ne estis antaŭespereble, ja la datreveno estas malpli ronda. Estas do la momento ke ni kalkulu je niaj propraj fortoj, kaj en tiu ĉi kazo oni povas tion fari el la sociaj retoj, nuntempe pli popularaj ol la blogoj kiujn ni uzis en aliaj okazoj. Kelkaj amikoj lanĉis la ideon uzi speciale Tŭiteron (Twitter), kie oni ĉiutage kalkulas la modajn tendencojn, kun la ambicia celo ke esperanto fariĝu unu el tiuj. Evidente estas malfacile atingi tion, sed oni tamen jam duonsukcesis tre altigi la ĉeeston de tiu ĉi vorto en la reto, kiel oni povas vidi en la ĉikuna grafikaĵo de mezurilo de populareco en tiu retejo.
Kaj, kompreneble, tio ne malhelpu la ĉeestan kunmemoron. En Madrido ni antaŭfest(en)is la pasintan dimanĉon. Ŝajnas al mi ke la programo estis sufiĉe interesa, riĉa kaj varia, kaj ke homoj sufiĉe ĝin ĝuis (almenaŭ tion mi esperas, ja mi mem kunordigis ĝin). En ĝi trovis siajn lokojn prelegetaro, en la formo de peĉakuĉo organizita de Manolo Pancorbo, kvarvoĉa ĥoreto, projekciado de animacia subtekstigita filmo, libroj, poemoj, aŭkcio, plus neformala kunmanĝado. Baldaŭ venos pliaj fotoj, sed dume rigardu tiun ĉi.
Retejoj kaj sidejoj: plua elmontro de la varieco de nia lingvo, kaj la ĝuemo de niaj samlingvanoj.
AKTUALIGO: Pri la fina rezulto de la kampanjo en Twitter, vidu mian postan artikolon en Libera Folio. Pri la madrida festo, vidu miajn fotojn en Ipernity. Mi ankaŭ enmetas jenan videon de unu el la kristnaskaĵoj kantitaj
Post la verkado de mia antaŭa artikolo, pri la graveco meti nombrojn en kunteksto kaj ekspliki ties kriteriojn antaŭ ol eltiri konkludojn, aperis du novaĵoj kie oni perfekte povas apliki ĝuste tion kion mi tie skribis, unu priesperanta, alia pli ĝenerala.
La pli vastmonda temas pri la ĵusa publikigo de la Raporto PISA, la internacia komparo de edukaj sistemoj, kiujn ĉiujare organizas la Organizo por Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvo. Kiel kutime, en la tuta mondo rapide aperis analizoj pri la rezultoj, plejparte bazitaj en la fina “noto” kiun ĉiu lando ricevas en du aŭ tri kategorioj de edukado. Kaj kiel ĉiujare, almenaŭ en Hispanio, eksplodas polemikoj, ke tiu ĉi lando estas sub la averaĝo, aŭ ke oni iom supreniris aŭ malpliboniĝis, depende de la atentata nombro, kaj ankaŭ komparo inter la diversaj regionoj kiuj havas sian propran indekson.
Mi tion pli detale pritraktis en la hispanlingva versio, sed jen mia tuj rapida komento: plejmulto da tiuj konkludoj estas plena rubo, rapidaj resumoj por politika debato aŭ por plenigi paĝojn de gazetaro. La fakto estas ke tiu “noto” apenaŭ malsamas disde aliaj eŭropaj landoj, kaj la diferenco troviĝas plejofte en la intervalo de necerteco. Certe la antaŭeniro aŭ la regreso kompare kun pasinta jaro estas preskaŭ hazarda, kaj granda parto de la variado interhispania ŝuldiĝas simple al diferenco de riĉeco aŭ al statistika bruo.
Mi ne diras ke tiaj komparoj estas senutilaj, tute ne. Sed, kiel mi jam insistis, estas la fajna pristudo de la detaloj kio povos helpi la spertulojn kaj la politikistojn, ne unu nombro sen kunteksto.
La alia teksto estas pli proksima, kaj tre rilata al la temo kiun mi pritraktis en la antaŭa artikolo: la nombro de esperantistoj. En la lasta numero de la revuo “Esperanto”, kiun mi ĵus ricevis, publikiĝas artikolo pri la kvanto de esperantistoj en Hungario, bazita sur la homoj kiuj ekzameniĝis pri nia lingvo en tiea Universitato Eötvös Loránd. La aŭtoro, Iván Bujdosó, donas amason da detaloj, kun statistika pritrakto, sed estas mirinde ke post du plenaj paĝoj, mi havas eĉ ne la plej malgrandan ideon kiom da esperanto-parolantoj troviĝas en Hungario!
Fakte, se oni legas la nombron de 24.955 homoj sukcesintaj ekzamenon pri Esperanto en la lastaj 9 jaroj, oni ne povas ne ricevi frapan impreson pri la impona nombro. Sed ĉiuj ni suspektas, ke plejmulto de ekzamenintoj neniam uzas la lingvon aktive kaj tute rapide forgesas pri nia lingvo. Eĉ pli, laŭ atesto de lastatempa hungaria vizitanto en Madrido, nia lingvo suferas malprestiĝon, kvazaŭ ĝi estus nur rimedo kiun oportunistoj aŭ mallertuloj uzas por trapasi ekzamenojn sen granda peno. Tiaj konsideroj neniel respeguliĝas en la artikolo, kiu fariĝas misgvida pri la vera stato de nia movado en Hungario.
Mi ne scias kiu kulpas pri tiu misgvido. Eble la verkinto de la artikolo, kiu ja faris tre bonan pure matematikan laboron, sed kiu forgesis pri la plej grava aspekto, nome, la metado de nombrojn en kunteksto kaj la ĉerpo de tiaj konkludoj. Aŭ la redaktoro, kiu impresiĝis de la ŝajna aŭtoritateco de tiom da tabeloj kaj ciferoj, kaj forgesis peti la plaj bazan informon: kion ĉio ĉi vere signifas?
Dum la lastaj tagoj mi ricevis plurajn mesaĝojn petante partoprenon en kampanjo por nombri la tutmondajn esperantistojn. Mi ne enskribiĝos tie, kaj mi volas klarigi kial, ĉefe ĉar tio koincidis kun mia legado de libro pri nombroj kaj statistikoj, kiu inspiris min verki aliteman tekston en la hispanlingva parto de mia blogo.
Mi konsentas ke la nombrado tre gravas. Kiel mi jam skribis en alia teksto en kiu mi parolis pri profesieco en nia movado, “kio ne estas kontoj, tio estas rakontoj”. Nepras ke ni konu kiom da esperanto-parolantoj ekzistas, kaj tute racias ke ĵurnalistoj aŭ aliaj scivolantoj pridemandu nin pri tio. Sed samtempe, ĉiu kiu iom konas pri statistikoj, scias ke nuraj nombroj, sen kunteksto kaj sen eksplikoj, diras nenion.Ili estas pli ol malbonaj rakontoj.
Pri tio temas grandparte la libro kiun mi aludis, “La tigro kiu ne estas”, de la britiaj Michael Blastland kaj Andrew Dilnot, antaŭaj respondeculoj de la radiprogramo “Pli aŭ malpli”, de la radistacio BBC. La programon, nun direktitan de Tim Harford, aŭtoro de la libro “La kaŝita ekonomikisto” kaj ĵurnalisto de la Financial Times, mi kelkfoje aŭskultas kiel podkaston, ĉar ĝi tre rigore kaj sprite pritraktas temon kiu devus tre gravi por ĉiu informserĉa civitano: la nombroj ĉe la publika debato. Kiom da gejaj personoj ekzistas, ĉu estas pli sekure vojaĝi kun kasko, ĉu la deficito estas eltenebla, kiom gajnas la diversaj tavoloj de la socio kaj kiomajn impostojn ili pagas. Apenaŭ ekzistas io pli grava kiam oni volas esti konscia partoprenanto de la socio, kaj tial ekzistas tiom da riskoj ke oni manipulas vin se vi ne konas la nombrojn, kaj vi ne kapablas interpreti la nudajn ciferojn. Se vi havas aliron al la libro aŭ similajn verkojn en via lingvo, mi vigle rekomendas ĝian legadon.
Kelkfoje, kiam oni konscias pri la ebleco manipuli la nombrojn, multaj retiriĝas en sian konkon kaj emas malatenti ilin. Do, oni ekparolas pri kvalito, aŭ oni nur aŭskultas la rakontojn. Tio estas eraro: kvalito kaj rakontoj gravas, sed kompleta informado postulas kaj konon de nombroj kaj kapablon ilin analizi.
La ĉefa kriterio kiam oni analizas nombrojn estas konscii pri la koncepto de necerteco. Tio por mi estas la plej frapa konstato kiam mi diskutas pri kontoj: homoj ĝenerale ne rimarkas ke ĉiu nombro havas intervalon kiu limigas ĝian akuratecon, kaj oni emas aŭ tute blinde kredi en la nuda nombro, aŭ tute malfidi ĝin. Mi tamen, pro mia fako, estas ege konscia pri tiu koncepto: jam en la unua semajno de mia universitata kariero (Fiziko) profesoroj insistis ke nombro sen intervalo de necerteco estas tute sensenca. Mi preskaŭ ĉion forgesis pri miaj studoj, sed tiu koncepto restas ĉiam miakape. Mia sperto, kiam mi diskutas kun homoj el aliaj fakoj, ĉefe humanecaj, estas ke ili ne komprenas ŝajnan paradokson: ke scienco ĝenerale, kaj fiziko speciale, estas tiom potenca, ĉar ĝi tiom forte konscias pri la limoj de sia ekzakteco. La necerteco igas sciencon pli trafa, ne male.
Revenante al Esperanto, jen kial mi ŝatas la kalkulon de esperantistoj kiujn siatempe faris Jouko Lindstedt (kvankam, strange, mi ne trovas ĝin inter la bibliografiaj indikoj de lia retpaĝo). La referenco al grandoordo, kaj ne la nuda numero, pli bone reliefigas nian necertecon. Kaj krome ĝi bone montras la diversojn gradojn de konado de la lingvo.
Ŝajnas al mi ke ni esperantistoj ankoraŭ ne estas tre konsciaj kiom gravas esplori la nombrojn. Inter ni, apenaŭ nur Lu Wunsch-Rolshoven serioze analizadas nombrojn, kaj eltiras valorajn konkludojn pri ĝi. Al li ŝuldiĝas plejparte la tre datumdonaj artikoloj de Vikipedio pri Statistiko de Esperantujo kaj Nombro de Esperanto-parolantoj, kaj la artikolon kiu utiligas la censon en diversaj landoj por doni impreson pri tiu aspekto, kiun antaŭ nelonge publikigis Libera Folio. Ili krome bone montras la necertecojn en la nombrado kaj eĉ en la difino.
Ĉar ne ĉiam estas klare scii kiu estas esperantisto, same kiel ne evidentas kiel kalkuli la nombron de samseksemuloj eĉ se oni faras enketojn aŭ nombradojn.
Ne fidu do unuopajn nombrojn. Jen kial mi ne partoprenos en la nombrado de ajna retpaĝo, eĉ bonintenca. La fina kalkulo bedaŭrinde neniom signifos, eĉ ne kiel rakonto.
Mi ne malofte troviĝas en minoritata kampo rilate politikon aŭ ideologion, kaj kvankam mi ne emas al tio, mi parte jam alkutimiĝis, precipe en kio koncernas naciismojn. Sed ĉifoje ŝajnas al mi ke mi rompis rekordon, ĉar eble mi estas la sola persono en Hispanio kiu estas samtempe kontraŭa al la sendependeco de Okcidenta Saharo (aŭ Sahario), favora al la marokeco de hispaniaj urboj Ceŭto kaj Melilo, kaj kontraŭa al la nuna reĝimo de Maroko.
Vi probable jam legis pri la gravaj incidentoj okazantaj dum la lastaj tagoj en la urbo Ajuno, ĉefurbo de la malnova hispania kolonio Okcidenta Saharo, nuntempe okupata de Maroko, dum kiuj mortis pluraj loĝantoj de la regiono (nombroj ankoraŭ varias laŭ la informaj fontoj, vidu informojn en Esperanto tie ĉi). Ĝi estis la sekvo de grandaj protestoj de la saharianoj, kiuj tute malkontentas pri la vivkondiĉoj kiujn ili devas elporti, ne nur ĝenerale, sed kiel konsekvenco de la politiko de la marokaj aŭtoritatuloj.
Tiu konflikto estas malofte priparolata en la internaciaj medioj. Ĝi tamen estas varma temo en Hispanio, kiu estis la malnova kolonianto de la teritorio ĝis 1975. Jam en la antaŭaj jaroj estis aktiva sendependisma movado, nomata Polisaria Fronto, sed en tiu jaro, Maroko, kun Maŭritanio, minacis okupi la teritorion, kiun ili konsideris parto de la historia lando. Tio koincidis kun la agonio de la diktatoro Franko en Hispanio, kaj la tiama reĝimo, tre malfortigita, kaj timante aliajn internaciajn problemojn, haste forlasis la provincon post duoninterkonsento kun Maroko. Granda parto de la loĝantoj ne akceptis tion, kaj daŭrigis sendependistan armitan batalon kontraŭ la nova reĝimo. La konflikto ankoraŭ ne solviĝis ĝis nun, 35 jarojn poste, kaj la afero ne havas bonan perspektivon, pro la tre malproksimaj postuloj de ambaŭ partoj, kaj la diferencoj pri tio, kiu teorie devus decidi pri la rezulto en eventuala referendumo. Dume, la vivkondiĉoj de la praaj loĝantoj de la teritorio, ĉu tiuj kiuj plu loĝas en la tieaj urboj, ĉu la rifuĝintoj en tendaroj post la militado, pli kaj pli malboniĝas.
Kiel dirite, la afero estas ofte traktata en Hispanio. Ekzistas ĝenerala malbona konscienco pri la agado de la ŝtato kiel tia dum tiu periodo en kiu ĝi forlasis kaj la teritorion kaj la loĝantojn. Tio afektas kaj la dekstron kaj la maldekstron. Ĉe la dekstro estas ia ĝenerala malsimpatio al la marokanoj, kiujn oni emas nomi iom rasisme kaj malprecize kiel maŭrojn, kaj relativa simpatio pri iamaj parolantoj de la hispana, multaj el kiuj ankoraŭ portas hispanian pasporton. Ĉe la maldekstro, estas forta malsimpatio al la maroka monarĥio, kaj oni kutime defendas la “rajton je memdispono” de la “sahara popolo”. Do, la popola simpatio estas klara (tamen, la ŝtataj instancoj emas esti prudentaj, ĉar oni ne volas iriti la marokan reĝimon, la plej proksiman geografie, kaj kun kiu la rilatoj estas ankaŭ metafore tre proksimaj, foje kunlabore, foje streĉe.)
Krome, Hispanio estis kolonianto de aliaj partoj de la maroka teritorio, kaj plu konservas sian suverenecon super du urboj loĝataj de hispanianoj, sed kiuj troviĝas en la afrika kontinento, apud la maro, sed krom tio tute ĉirkaŭataj de la maroka landaro, plus kelkaj malgrandaj insuletoj. Teorie la maroka registaro tendencas prudenti pri la suvereneco de tiuj urboj, sed la maroka popolo apenaŭ kaŝas sian emon igi ilin parto de sia ŝtato. Male, hispanianoj konsideras ilin parto de la lando el la Mezepoko, kaj atentigas ke loĝantoj ĝuas historie hispanian suverenecon, kvankam ja ekzistas parto de la maldekstro kaj de la periferia naciismo kiu favoras marokigon de la teritorietoj.
Mia opinio estas, kiel dirite, pli kompleksa, kaj tute minoritata en Hispanio. Mi ne agnoskas la rajton je memdispono de la okcidentsahara popolo. Fakte, mi ne konsentas ke ekzistas iu okcidentsaharia popolo (pardonu la uzon de tiu ĉi speciala nomo por signi politike apartan teritorion, uzante la ekssufikson –i-, same kiel aliaj preferas distingi inter Suda Afriko kaj Sudafrikio). Ja ekzistas civitanoj de tiu eksa kolonio, kies vivkondiĉoj estas vere priplorindaj, kaj kies subpremo fare de la alaŭa monarĥio estas indigniga. Sed mi ne pensas ke iom pli ol sepdek mil personoj, kiuj konsistigis la censon de la kolonio en hispaniaj tempoj, havas la rajton decidi pri teritorio de ducent mil kvadrataj kilometroj, kun ties riĉaĵoj. Ne estante fakulo pri la temo, nek konante la lokon, ŝajnas al mi tamen ke ne ekzistas etnaj aŭ popolaj diferencoj kun aliaj loĝantoj de la dezerto en la sudo kaj oriento de Maroko (ili ja ekzistas kun aliaj partoj de tiu regno, sed tio estus pli ĝenerala diskuto). Ne ekzistas geografiaj barieroj, kaj en ajna mapo oni povas vidi ke la limo konsistas el ĉefe rektaj linioj, kreitaj de la koloniaj potencoj.
Post tiom da tempo, dum kiu oni en la maldekstro argumentis pri la misoj kaŭzitaj de la koloniismo en preskaŭ ĉiuj afrikaj landoj, kreinte kapricajn politikajn entojn, kion oni kulpigas pri granda parto de la mizera ŝtato de la plejmulto de la loĝantaro de tiu kontinento, ŝajnas al mi tre paradokse ke la nuna hispania maldekstro defendas la pluvivon de landlimo evidente artefarita, kiu neniel respegulas objektivan realon. Mi pli facile povus argumenti favore al la sendependeco de la nordo de Maroko, la tiel nomata Rifo, kiu ja havas trajtojn lingvajn, morajn, historiajn aŭ geografiajn pli pravigeblajn, ankaŭ eksa kolonio (protektejo) de Hispanio, kaj same postlasita de la tiamaj kaj nunaj reĝimoj.
Mi ne favoras landlimojn, kaj ne kapablus defendi la ekziston de maroka ŝtato, al kiu apartenu tiu aŭ alia parto de la kontinento, sed dum ekzistas tiaj ŝtatoj, mi konsideras pli pravigebla la ligadon de tiuj teritorioj kaj ties loĝantoj ol la multiĝo de tiaj entoj kaj la starigo de novaj bariloj. Jen ankaŭ kial mi favoras la unuiĝon al ili de la urboj Ceŭto kaj Melilo. Estas vere ke ĉikaze la historio estas malsama relative al la ceteraj eksaj kolonioj, kaj ke plimulto de iliaj loĝantoj pli probable favorus pluigon de sia statuso kiel hispaniaj civitanoj, sed la urboj nun agadas pli kiel ekonomiaj perturboj de la zono, kaj kiel magneto de politikaj problemoj ol kiel dinamikilo de la ĉirkaŭaĵo. Mi atentus la staton kaj bonfarton de iliaj nunaj civitanoj, same kiel mi preferas zorgan interkonsenton rilate al la reintegriĝo de Ĝibraltaro en la hispanian regnon, sed mi ne vidas kialon pri tiu nuna misforma stato de landlimoj.
Sed tamen restas alia tikla tubero en tiu debato: la bonfarto de la marokaj (kaj kvazaŭ marokaj) civitanoj, sub la nuna politika reĝimo. Tiu por mi estas la vera malfeliĉo de la tuta situacio, ke la okcidentaj saharanoj devas elteni la dominadon kaj la kapricojn de predanta elito sub gvido de diktatora reĝo, anstataŭ memdecidi pri sia destino en la plej vera senco. Antaŭ la sendependiĝo, Maroko suferis ekonomian ekspluatadon, kaj ja estis pli malriĉa ol tiama Hispanio, sed de tiam la situacio eĉ pli malboniĝis, ĝis la punkto ke oni nun diras ke ĝuste la landlimo Maroko-Hispanio apartigas la plej altan diferencon de enspezoj en la tuta mondo, multe pli altan ol tiu inter Usono kaj Meksikio. Kompreneble la kialoj estas multflankaj, sed granda parto ŝuldiĝas al la korupteco de monarĥio kiu naĝas en abundo: sufiĉas vojaĝi al Marakeŝo, kiel mi mem faris antaŭ kelkaj monatoj, por trovi senĉesan konstruadon de palacoj de la reĝa familio, tuj apud ladurboj. Ne malbone por familio kiu en la momento de la sendependeco eĉ ne estis la plej riĉa de la reĝlando. Kaj ĉiu kiu iom konas la historion de la monarĥio, kaj ekzemple legis la libron “Nia amiko la reĝo” ne povas ne indigniĝi antaŭ agadoj kiuj en aliaj kazoj kondukis ekzemple al la elpostenigo kaj pendumo de Sadamo Husejn, dum la torturinto Hasano la Dua estis ricevita per ruĝa tapiŝo en ĉiuj palacoj de la mondo.
Kiamaniere tiu ĉi familio, kaj ĉefe la patro de la nuna reĝo, sukcesis konservi sian postenon, dum la ceteraj monarĥoj en la norda Afriko estis iom post iom detronigitaj? Interalie, kaj jen ni revenas al nia temo, ĉar ili sukcesis ekspluati la naciisman senton. Kiam la reĝimo ŝanceliĝis, kaj tiaj okazoj ne mankis en la lastaj jardekoj, sufiĉis fingromontri la disigitajn aŭ disigotajn teritoriojn por forigi dubojn kaj kontraŭojn. Denove la patriotismo taŭgis por malheligi la sociajn diferencojn, kaj por ke friponoj kaj elitoj konservu siajn privilegiojn. Mi ne kulpigas la Polisarian Fronton, sed ŝajnas al mi ke se ili estus siatempe kunbatalintaj kun la maroka opozicio kontraŭ la komuna malamiko, la situacio estus multe pli bona por ĉiuj ili.
Por konkludi: ne nepre mi kontraŭas la sendependecon de la Okcidenta Saharo, aŭ ampleksan aŭtonomion, se oni alvenus al tiu stato post interkonsento. Dum ekzistas ŝtatoj, por mi ne estas la plej grava ĉu la linio en la mapo pasas tra unu aŭ alia sablero de la dezerto. Sed mi ne faras al mi iluziojn pri la solvo de la problemoj per tia proceduro. Mi memoras ke kiam mi estis pli juna, oni multe esperis de la sendependeco de Eritreo disde Etiopio, kiun preskaŭ ĉiuj eksteraj observantoj konsideris tre prava kaŭzo. Sed vidu kio rezultis el ĉio ĉi: eĉ ne paco: pluaj bataloj, eĉ pri sensignifaj urbetoj, rearmigo de la reĝimoj, rompo de interkonsentoj… Aŭ, por prezenti eĉ pli absurdan epizodon, vidu kio rezultis el la sendependiĝo de la centramerikaj landoj: antaŭ kelkaj tagoj preskaŭ eksplodis milito inter Nikaragvo kaj Kostariko pro eraro en la elmontro de la landlimo fare de Google Maps.
Sendependecon disde koloniismo, jen evidente tion mi apogas. Pluajn sendependecojn kaj diserigojn post koloniismo, favore al la novaj elitoj… nu, en tiaj luktoj vi min ne trovos.
Hodiaŭ, 30an de oktobro, ni kunmemoras la centan datrevenon de la naskiĝo de Miguel Hernández, “poeto de l’popolo”. Kaj por lin omaĝi, jen la plej bona proceduro:
(se oni ne povas spekti la videon, iru tien ĉi)
Miguel Hernández (Elp. Migel’ Ernandez) naskiĝis en malriĉa paŝtista familio, kaj mem laboris kiel tia en sia junaĝo. Li komencis verki tre juna, kaj poste iris al Madrido, kie li konis la poetojn de la t.n. Arĝenta Epoko de la hispanlingva poezio, la generacio iom pli maljuna, al kiu apartenis inter alie la plej konata Federico García Lorca. Tiu ĉi lin multe influis, same kiel influis kaj apogis la ĉilia, tiam loĝanta en Madrido, Pablo Neruda, de kiu cetere la Eldona Kooperativo de SAT ĵus eldonis parton de la Kanto Ĝenerala, kiu taŭgis por kantado de koruso Interkant’ interalie dum la pasinta Havana UK.
Kiam Hernández komencis esti iom konata eksplodis la milito, en kiu li sin engaĝis, kaj dum kiu li verkis multajn el siaj plej konataj poemoj, kelkaj el kiuj tre batalemaj, aliaj plu lirikaj, aliaj kombinantaj ambaŭ aspektojn. Ĉe la venko de la puĉintaj militistoj, li estis enkarcerigita, kondamnita al morto, kio poste estis ŝanĝata al longa malliberigo, kaj mortis en prizono sekve al la tre malbonaj sanitaraj kondiĉoj kaj la manko de sanzorgoj. Dum la diktaturo lia poezio fariĝis iel simbola ekzemplo por la rezistantoj kontraŭ tiu reĝimo.
En 1988 aperis traduko en Esperanton de antologio de liaj poemoj, sub la nomo “Miguel Hernández, poeto de l’ popolo”, de kiu mi prenis la titolon de tiu ĉi teksto. La tradukinto estis la ankaŭ poeto kaj preskaŭ samnomulo Miguel Fernández, kiun vi povis spekti en la video.
La registrado estis farita en madrida parko, dum pasinta junio, kiam grupo de esperantistoj kunvenis por aŭskulti lin, kun Ana Manero, deklami kelkajn pecojn, hispane, esperante, kaj mikse. Vi povas spekti pluajn poemojn tie ĉi, inter kiuj, en la apuda hispanlingva blogero, la elegion kiun li verkis ĉe la morto de sia plej proksima amiko Ramón Sijé, kaj kiu ĝis nun plu estas unu el la plej impresaj poemoj de la hispana literaturo.
Nun, por lin pli adekvate lin memorigi, mi enretigis du pluajn poemojn en tiu ĉi retejo, pri la vundoj de la milito, kaj ankaŭ pri la vundoj de la vivo.
Ĉar, kiamaniere pli bone omaĝi lin, ol legi liajn poemojn?
Ŝajnas ke ĉijare miaj divenkapabloj ne estas altaj. Post mia eraro en la antaŭanonco pri la venkonta teamo en la Monda Ĉampioneco de Futbalo, mi misprognozis pri la venko en la Nobelpremioj.
Kiam komenciĝis la anoncoj pri la ĉijaraj Nobelaĵoj, ekis ĉe mi la espero ke denove ripetiĝos la cirkonstanco pri kiu mi blogis antaŭ du jaroj: ke la premiitoj en sciencaj branĉoj pli elstaros ol la kutime multe pli atentataj premioj pri literaturo kaj paco. Kiel dirite tio okazis en 2008, kun atentindaj sciencistoj kaj ne speciale altiraj romanisto kaj pacaktivanto. Tiun ĉi jaron, la Premio pri Medicino honoris senpere konatan kaj aprezatan (krom de la katolika hierarkio, kiel tiom ofte) teĥnikon, kiu tioman feliĉon alportis al multaj familioj, kaj kiu malfermis vojon al ĉiam pli vasta aplikado. La fizikistoj gajnintaj la koncernan premion estas ankaŭ memorindaj, ne nur pro la graveco de la grafeno, pri kiu ni certe multe aŭdos en la estonto, sed ankaŭ pro sia personeco: la juneco de unu (apenaŭ iom pli maljuna ol la preskaŭ rekorda Paul Dirac, pri kiu mi blogis antaŭ nemulte), kaj la popolemo de alia, konata pro siaj nekutimaj eksperimentoj, inter kiuj unu donis al li la parodian Ig-Nobelon (vidu sube ŝvebantan ranon!). La premio pri ĥemio estas malpli brila, almenaŭ por mi, sed estis tre komentata la koincido pri la materialo, karbono, kun la fizika esploro.
Do, mi sentis la tenton prognozi ke ĉijare la premioj pri literaturo kaj paco povas iri al homoj pli nekonataj, speciale en la kazo de la paco, post la polemiko de 2009 koncerne al Obama, kaj ankaŭ ke la ekonomika kvazaŭpremio estus aljuĝota eble al teoriulo, post la nuntempa malprestiĝo de la ekonomikistoj ne kapablaj antaŭvidi la nunan krizon.
Sed ve, la prognozo pri literaturo ne plenumiĝis! Ĝi iris al la perua hispana (en la senco lingva, sed ankaŭ ŝtataneca) Mario Vargas Llosa (notu ke ambaŭ Vargas kaj Llosa estas familiaj nomoj, kaj ke li kutime uzas ambaŭ). Li estos certe ĉefpaĝo en ĉiuj latinamerikaj kaj hispaniaj ĵurnaloj, kaj certe en multaj alikontinentaj, kaj ne mirinde, pro sia beletra valoro kaj sia politika personeco.
Pri la literaturo, mi sentas min devigata skribi ion, ĉar, se mi ne eraras, ne ekzistas tradukoj de liaj verkoj al Esperanto. Mi nuntempe tre malofte legas romanojn, kaj do ne sekvas liajn lastajn produktaĵojn. Sed lian noveleton «Los cachorros» (tio kutime signifas bestidojn, sed ĉikaze la senco estas la junaj homidoj) mi legis kiel adoleskulo, kaj mi restis impresita, ĉar ankaŭ la ĉefroluloj estis samaĝaj, kaj estis malfacile ne senti sin ŝokita de la lingvaĵo, la temo kaj la maniero ĝin prezenti. Poste mi legis junaĝe ĉiujn siajn unuajn verkojn. Sed li parte ankaŭ kulpis pro mia ĉeso legi fikcion, ĉar postajn verkojn mi iel sentis falsaj, eble, mi konfesu, ĉar mia kaj lia politika sintenoj diverĝis, kaj estas pli facile kritike juĝi malsamopiniulon. Iamaniere, mi preferis legi veran historion ol lian rakontadon de historiaj eventoj, en kiuj oni neniam scias kio estas vera, kaj kio (beletra) manipulado.
De tempo al tempo mi legis liajn ĵurnalistajn artikolojn, sed mi taksas ilin denove lingve brilaj sed enhave manipulemaj. Lian kutimon uzi kiel fonton por la artikoloj la librojn aŭ skribaĵojn de aliaj, mi konsideras iom tro facila proceduro, kiun hazarde mi menciis kiel malbonan ekzemplon en mia unua postferia blogaĵo antaŭ kelkaj semajnoj. Mi ankoraŭ memoras tiun, eble la lastan kiun mi legis, en kiu li skribis pri perua familio de entreprenistoj, uzante kiel ĉefa informfonton la artikolojn pri ili en The Economist kaj The Wall Street Journal. Ne mirinde ke li perdis la prezidentajn balotojn en sia lando se li tiel malrekte konas ĝin!
La politikaj opinioj de Vargas-Llosa estas sufiĉe konataj kaj polemikaj. Konsiderante ke li difinas sin kiel liberala, kaj ke li montris ofte sian kontraŭon al ĉiuj naciismoj, mi devus senti ian proksimecon. Sed fakte, mi povus ripeti la samon kion mi skribis pri nia konata George Soros en alia blogero, ke lia universalismo je liberala maniero ne multe kongruas kun mia vidpunkto. Sed krome, kaj tie ĉi mi akceptas ke eble mi estas maljusta, mi taksas lin pli oportunista ol sincera.
Kiel dirite, ankoraŭ restas la premioj pri paco (AKTUALIGO: evidente, ankaŭ pri tio mi eraris) kaj ekonomiko. Sed ŝajnas al mi ĉijare, krom eble en Japanio kaj Rusio, pro la deveno de iuj sciencistoj, Vargas Llosa eklipsos ĉiujn. Eble tio instigos traduki iujn liajn verkojn al Esperanto. Malgraŭ la antaŭaj kritikoj, mi tamen pensas ke liaj unuaj verkoj estus ne nur facile verŝeblaj kaj vendeblaj, sed tradukindaj kaj aĉetindaj.
Se vi sekvas iom tiun ĉi blogon vi jam rimarkis ke mi plurfoje atentis uzojn de Esperanto en kino, kaj ke mi havas artikolon pri tio en la hispana, kaj eĉ en la angla. Nun estis nova okazintaĵo, la prezentado de mallonga filmo tute parolata en Esperanto, «Senmova», eĉ se ĝi estis farita de neesperantista reĝisoro Tuğçe Sen. Mi havis la okazon intervjui ŝin por «Libera Folio». La intervjuon kaj aldonan artikolon pri la lastaj tendencoj de la uzado de Esperanto en kino, vi povas legi respektive tie kaj tie ĉi.